LEVIDOJ

TRIA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon. 4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon. 5 Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn. 7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 9 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan. 11 Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 12 Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 13 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj. 15 Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro. 16 Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon. 17 Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

Ĉapitro 2

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon. 2 Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. 3 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro. 9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. 10 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo. 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. 12 Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo. 13 Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.

14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktaĵoj. 15 Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon; ĝi estas farunofero. 16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

Ĉapitro 3

1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li alportu ĝin antaŭ la Eternulon. 2 Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe. 3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 4 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li ĝin alportu. 7 Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon; 8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 10 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.

12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon. 13 Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 14 Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 15 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu. 16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la Eternulo. 17 Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.

Ĉapitro 4

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili; 3 se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan. 4 Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 5 Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la tabernaklon de kunveno. 6 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno de la sanktejo. 7 Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 8 Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 9 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu, 10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj. 11 Kaj la felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon, 12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni ŝutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kaŝita antaŭ la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili fariĝos kulpaj; 14 kaj ili sciiĝos pri la peko, kiun ili pekis: tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu ĝin antaŭ la tabernaklon de kunveno. 15 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaŭ la Eternulo, kaj oni buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 16 Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno. 17 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno. 18 Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 19 Kaj ĝian tutan sebon li forlevu el ĝi kaj bruligu sur la altaro. 20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun ĝi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili. 21 Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu ĝin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; ĝi estas propeka ofero de la komunumo.

22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li fariĝos kulpa; 23 kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan. 24 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj buĉu ĝin sur la loko, sur kiu estas buĉataj bruloferoj antaŭ la Eternulo; ĝi estas propeka ofero. 25 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj. 26 Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

27 Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li fariĝos kulpa; 28 kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis. 29 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li buĉu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj. 30 Kaj la pastro prenos iom el ĝia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 31 Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

32 Se ŝafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan. 33 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj buĉu ĝin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni buĉas bruloferon. 34 Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj ĝian tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 35 Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la ŝafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

Ĉapitro 5

1 Se iu pekos per tio, ke li aŭdos ĵuron kaj estos atestanto, aŭ ke li vidos aŭ scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon; 2 aŭ se iu ektuŝos ion malpuran, aŭ kadavraĵon de malpura besto, aŭ kadavraĵon de malpura bruto, aŭ kadavraĵon de malpura rampaĵo, kaj li tion ne scios, kaj li malpuriĝos kaj kulpiĝos; 3 aŭ se iu ektuŝos malpuraĵon de homo, kia ajn estus tiu malpuraĵo, per kiu oni malpuriĝas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa; 4 aŭ se iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan, kion ajn homo elesprimas per ĵuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj: 5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis; 6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko. 7 Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon. 8 Li alportu ilin al la pastro, kaj ĉi tiu prezentos antaŭe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin; 9 kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos ĉe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero. 10 Kaj el la dua li faros bruloferon laŭ la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

11 Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka ofero. 12 Kaj li alportu ĝin al la pastro, kaj la pastro prenos el ĝi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; ĝi estas propeka ofero. 13 Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restaĵo estu por la pastro, kiel farunofero.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 15 Se iu kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa ofero. 16 Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li.

17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon: 18 tiam li alportu virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li. 19 Ĝi estas prokulpa ofero; li kulpiĝis antaŭ la Eternulo.

Ĉapitro 6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo, 3 aŭ se li trovos perditaĵon kaj neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas: 4 tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun li trovis; 5 aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon. 6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro. 7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi. 10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu ĝin apud la altaron. 11 Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon. 12 Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur ĝi la sebon de la pacoferoj. 13 Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingiĝu.

14 Kaj jen estas la leĝo pri la farunofero: la filoj de Aaron alportu ĝin antaŭ la Eternulon sur la antaŭan parton de la altaro. 15 Kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el ĝia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odoraĵon, memoraĵon al la Eternulo. 16 Kaj la restaĵon el ĝi manĝu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili ĝin manĝu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili ĝin manĝu. 17 Ĝi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis ĝin el Miaj fajroferoj; ĝi estas plejsanktaĵo, simile al pekofero kaj kulpofero. 18 Ĉiu virseksulo el la Aaronidoj povas ĝin manĝi kiel eternan destinitaĵon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, devos esti sankta.

19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco: dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere. 21 Sur pato kun oleo ĝi devas esti preparita; bone bakitan alportu ĝin; en formo de dispecigita farunofero alportu ĝin kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataŭ li, plenumos tion; ĝi estu eterna leĝo antaŭ la Eternulo; ĝi tuta devas esti forbruligata. 23 Kaj ĉiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; ĝi ne estu manĝata.

24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Jen estas la leĝo pri la pekofero: sur tiu loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la pekoferon antaŭ la Eternulo; plejsanktaĵo ĝi estas. 26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno. 27 Ĉiu, kiu ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko. 28 Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo. 29 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo. 30 Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.

Ĉapitro 7

1 Kaj jen estas la leĝo pri la kulpofero: plejsanktaĵo ĝi estas. 2 Sur la loko, sur kiu estas buĉata la brulofero, oni buĉu la kulpoferon, kaj per ĝia sango oni aspergu la altaron ĉirkaŭe. 3 Kaj ĝian tutan sebon oni alportu el ĝi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, 4 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni ĝin apartigu. 5 Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; ĝi estas kulpofero. 6 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; sur sankta loko ĝi estu manĝata; ĝi estas plejsanktaĵo. 7 Kiel por la pekofero, tiel ankaŭ por la kulpofero estu la sama leĝo; al la pastro, kiu pekliberigas per ĝi, al li ĝi apartenu. 8 Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis. 9 Kaj ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis ĝin. 10 Kaj ĉiu farunofero, miksita kun oleo aŭ seka, apartenu al ĉiuj Aaronidoj, al ĉiuj egale.

11 Kaj jen estas la leĝo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu ĝin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, ŝmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, ĉe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el ĉiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, ĝi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu manĝata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aŭ memvola ofero, ĝi estu manĝata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaŭ en la sekvanta tago oni povas manĝi tion, kio restis el ĝi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero ĝis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu manĝos el la viando de sia pacofero en la tria tago, ĝi ne akiros plaĉon; kiu alportos ĝin, al tiu ĝi ne estos kalkulata; ĝi estos abomenindaĵo, kaj kiu ĝin manĝos, tiu havos pekon. 19 La viando, kiu ektuŝis ion malpuran, ne estu manĝata, oni ĝin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas manĝi ĉiu purulo. 20 Se iu, havante sur si malpuraĵon, manĝos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo. 21 Se iu ektuŝos ion malpuran, ĉu malpuraĵon de homo, ĉu malpuran beston, ĉu ian malpuran abomenindaĵon, kaj manĝos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al la Izraelidoj jene: Sebon de bovo kaj de ŝafo kaj de kapro neniam manĝu. 24 La sebon de kadavraĵo kaj la sebon de besto disŝirita oni povas uzi por ĉia laboro, sed manĝi ĝin vi ne devas. 25 Ĉar ĉiu, kiu manĝos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la manĝinto ekstermiĝos el sia popolo. 26 Kaj nenian sangon manĝu en ĉiuj viaj loĝejoj, nek el birdoj, nek el brutoj. 27 Ĉiu, kiu manĝos ian sangon, ekstermiĝos el sia popolo.

28 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 29 Diru al la Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj; 30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj filoj. 32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro. 33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto: 34 ĉar la brustaĵon-skuoferon kaj la femuron- levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitaĵon de la flanko de la Izraelidoj.

35 Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo, 36 parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna leĝo en iliaj generacioj. 37 Tio estas la leĝo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero; 38 kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virŝafojn kaj korbon da macoj. 3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno. 4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektiĝis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno. 5 Kaj Moseo diris al la komunumo: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari. 6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo. 7 Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per ĝi la efodon sur li. 8 Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon, kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo. 9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li sanktigis ilin. 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sankteŝmiris la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon, por sanktigi ilin. 12 Kaj li verŝis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li ŝmiris lin, por sanktigi lin. 13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido. 15 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin. 16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro. 17 Kaj la bovidon kaj ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian malpuraĵon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 18 Kaj li alkondukis la virŝafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 19 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe. 20 Kaj la virŝafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason. 21 La internaĵojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan ŝafon sur la altaro; ĝi estis brulofero por agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li alkondukis la duan virŝafon, la virŝafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo. 23 Kaj li ĝin buĉis, kaj Moseo prenis iom el ĝia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe. 25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron. 26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaŭ la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron. 27 Kaj li metis ĉion ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero: tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odoraĵo; ĝi estis fajrofero al la Eternulo. 29 Kaj Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo: de la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li. 31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu. 32 Kaj la restaĵon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro. 33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn daŭros via konsekrado. 34 Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin. 35 Kaj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar tiel estas ordonite al mi. 36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris ĉion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

Ĉapitro 9

1 En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejaĝulojn de Izrael. 2 Kaj li diris al Aaron: Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virŝafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaŭ la Eternulon. 3 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj ŝafidon jaraĝajn, sendifektajn, por brulofero, 4 kaj virbovon kaj virŝafon por pacofero, por fari oferon antaŭ la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; ĉar hodiaŭ la Eternulo aperos antaŭ vi. 5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimiĝis kaj stariĝis antaŭ la Eternulo. 6 Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaŭ vi la majesto de la Eternulo. 7 Kaj Moseo diris al Aaron: Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo. 8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buĉis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero. 9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ŝmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro. 10 Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 11 Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro. 12 Kaj li buĉis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe. 13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro. 14 Kaj li lavis la internaĵojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro. 15 Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon kiel el la antaŭa. 16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun ĝi laŭ la reguloj. 17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el ĝi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero. 18 Kaj li buĉis la bovon kaj la ŝafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per ĝi la altaron ĉirkaŭe; 19 kaj la sebojn de la bovo, kaj el la ŝafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato. 20 Kaj ili metis la sebojn sur la brustaĵojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro. 21 Kaj la brustaĵojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kiel Moseo ordonis. 22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ĝin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon. 23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo. 24 Kaj eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili ĝoje ekkriis kaj falis vizaĝaltere.

Ĉapitro 10

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2 Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo. 3 Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis. 4 Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo. 6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9 Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 10 Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo; 11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo. 13 Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi. 14 Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj. 15 La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.

16 Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris: 17 Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo. 18 Jen ĝia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi. 19 Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo? 20 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj tio plaĉis al li.

Ĉapitro 11

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3 ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi. 4 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 5 kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 6 kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 7 kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi. 8 Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.

9 Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi. 10 Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi; 11 kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu. 12 Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.

13 Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 14 kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco, 15 ĉiun korvon kun ĝia speco, 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco 17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi. 21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22 La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco. 23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.

24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero; 25 kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: 26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura. 27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.

29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono. 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero. 32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron--oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura. 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu. 34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura. 35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura. 37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura. 38 Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.

39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 40 Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.

41 Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata. 42 Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero--ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo. 43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj. 44 Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero. 45 Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

46 Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero, 47 por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura. 3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio. 4 Tridek tri tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo. 5 Se ŝi naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo. 6 Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro. 7 Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino. 8 Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.

Ĉapitro 13

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Se ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ al unu el liaj filoj, la pastroj. 3 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon sur la haŭto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro; kaj la pastro ĝin pririgardos, kaj deklaros, ke ĝi estas malpura. 4 Kaj se ĝi estos blanka makulo sur la haŭto de lia korpo, sed ĝi ne aspektos pli profunda ol la haŭto, kaj la haroj sur ĝi ne fariĝis blankaj, tiam la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj. 5 Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj. 6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura. 7 Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro. 8 Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas lepro.

9 Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro. 10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno, 11 tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos lin; ĉar li estas malpura. 12 Se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro; 13 kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektaĵon pura: ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas pura. 14 Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li estos malpura. 15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro. 16 Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro. 17 Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.

18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos, 19 kaj sur la loko de la absceso estos blanka ŝvelaĵo aŭ ruĝete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro. 20 Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ĝiaj haroj fariĝis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro, ĝi ekfloris en la absceso. 21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur ĝi blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj. 22 Sed se ĝi disvastiĝos sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: tio estas infektaĵo. 23 Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastiĝos, ĝi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros ĝin pura.

24 Aŭ se sur la haŭto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo ruĝete-blanka aŭ blanka, 25 kaj la pastro ĝin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo fariĝis blankaj kaj ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros ĝin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro. 26 Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj. 27 Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se ĝi disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro. 28 Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam ĝi estas ŝvelaĵo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, ĉar ĝi estas brulumo de la brulvundo.

29 Se ĉe viro aŭ ĉe virino estos infektaĵo sur la kapo aŭ sur la barbo, 30 kaj la pastro rigardos la infektaĵon, kaj vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj sur ĝi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura: tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aŭ de la barbo. 31 Sed se la pastro rigardos la infektaĵon de la favo, kaj vidos, ke ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ne estas sur ĝi nigraj haroj, tiam la pastro enŝlosos la favo-infektiton por sep tagoj. 32 Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto, 33 tiam oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos la favulon denove por sep tagoj. 34 Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis sur la haŭto kaj ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura. 35 Sed se la favo disvastiĝos sur la haŭto, post kiam li estis deklarita pura, 36 kaj la pastro vidos, ke la favo disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro ne serĉu flavetajn harojn: li estas malpura. 37 Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur ĝi, tiam la favo saniĝis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.

38 Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos makuloj, makuloj blankaj, 39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.

40 Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura. 41 Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo; li estas pura. 42 Sed se sur la senharaĵo aŭ sur la kalvaĵo estos infektaĵo blanke-ruĝeta, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo. 43 Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo, 44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura: sur lia kapo estas lia infektaĵo.

45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura! 46 La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.

47 Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina, 48 ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo, 49 kaj la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro. 50 Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj. 51 Kaj li rigardos la infektitaĵon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura. 52 Kaj oni forbruligu la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon el lano aŭ el lino aŭ ĉian felaĵon, sur kiu estos la infektaĵo; ĉar ĝi estas lepro pereiga, per fajro oni devas ĝin forbruligi. 53 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, 54 tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektaĵo, kaj li enŝlosos ĝin denove por sep tagoj. 55 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton kaj la infektaĵo ne disvastiĝis, tiam ĝi estas malpura, per fajro oni ĝin forbruligu; ĝi estas penetriĝintaĵo sur la antaŭa aŭ malantaŭa flanko. 56 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li deŝiru ĝin de la vesto aŭ de la felo aŭ de la fundamentaĵo aŭ de la enteksitaĵo. 57 Se ĝi denove aperos sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, tiam ĝi estas florantaĵo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektaĵo. 58 Sed la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon aŭ ĉian felaĵon, de kiuj post la lavo foriĝos la infektaĵo, oni lavu duan fojon, kaj ĝi estos pura. 59 Tio estas la leĝo pri la infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ lina, ĉu sur fundamentaĵo, ĉu sur enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, por deklari ĝin pura aŭ malpura.

Ĉapitro 14

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni venigu lin al la pastro; 3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo, 4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon. 5 Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo. 6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo. 7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon. 8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj. 9 En la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li fariĝos pura. 10 Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log'on da oleo. 11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log'o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 13 Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo. 14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 15 Kaj la pastro prenos iom el la log'o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton. 16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo. 17 Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero. 18 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo. 19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li buĉos la bruloferon. 20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

21 Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log'on da oleo; 22 kaj du turtojn aŭ du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero. 23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon. 24 Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log'on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 25 Kaj li buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 26 Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton. 27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la Eternulo. 28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero. 29 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaŭ la Eternulo. 30 Kaj li faros el unu el la turtoj aŭ el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato, 31 kiom permesos lia bonstato--el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo. 32 Tio estas la leĝo pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 34 Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos, 35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo. 36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon. 37 Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro, 38 tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj. 39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo, 40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran. 41 Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe, kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon, sur lokon malpuran. 42 Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon. 43 Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis, 44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura. 45 Kaj oni detruu la domon, ĝiajn ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran. 46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita, tiu estos malpura ĝis la vespero. 47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn. 48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo saniĝis. 49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon; 50 kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo; 51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn. 52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto. 53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos pura.

54 Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo, 55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo, 56 kaj pri ŝvelaĵo kaj pri likeno kaj pri makulo; 57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la lepro.

Ĉapitro 15

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Ĉiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo. 3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo: kiam fluas el lia korpo lia elfluo aŭ kiam ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo, ĝi estas lia malpureco. 4 Ĉiu lito, sur kiu kuŝos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj ĉiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura. 5 Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 6 Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 7 Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 8 Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 9 Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura. 10 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 11 Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 12 Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo. 13 Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura. 14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro. 15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.

16 Se ĉe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 17 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun felon, sur kiun elverŝiĝis semo, oni lavu per akvo, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero. 18 Kaj kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj ĝis la vespero.

19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero. 20 Kaj ĉio, sur kio ŝi kuŝos dum sia malpureco, estos malpura; kaj ĉio, sur kio ŝi sidos, estos malpura. 21 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ŝian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 22 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ian objekton, sur kiu ŝi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 23 Kaj se io estos sur la lito, aŭ sur objekto, sur kiu ŝi sidis, kaj iu tion ektuŝos, tiam li estos malpura ĝis la vespero. 24 Kaj se viro kuŝos kun ŝi kaj ŝia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj ĉiu kuŝejo, sur kiu li kuŝos, estos malpura.

25 Se ĉe virino fluos ŝia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de ŝia monataĵo, aŭ se ŝi havos elfluon krom sia monataĵo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de ŝia malpuraĵo, simile kiel dum la tempo de ŝia monataĵo, ŝi estos malpura. 26 Ĉiu kuŝejo, sur kiu ŝi kuŝos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kuŝejo dum ŝia monataĵo; kaj ĉiu objekto, sur kiu ŝi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum ŝia monataĵo. 27 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero. 28 Kaj kiam ŝi puriĝos de sia elfluo, tiam ŝi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste ŝi estos pura. 29 Kaj en la oka tago ŝi prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj ŝi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno. 30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin antaŭ la Eternulo koncerne la elfluon de ŝia malpureco.

31 Tiel antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian loĝejon, kiu estas inter ili.

32 Tio estas la leĝo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elverŝiĝon de semo, per kio li fariĝas malpura; 33 kaj pri malsanulino pro sia monataĵo; kaj pri havanto de elfluo, ĉu tio estas viro, ĉu virino; kaj pri viro, kiu kuŝos kun malpurulino.

Ĉapitro 16

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaŭ la Eternulon kaj mortis. 2 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en nubo Mi aperados super la fermoplato. 3 Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon: kun bovido por pekofero kaj kun virŝafo por brulofero. 4 Sanktan linan ĥitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo: tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin. 5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virŝafon por brulofero. 6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon. 7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel. 9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon. 10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton. 11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero. 12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaŭ la kurtenon. 13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu. 14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro. 15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato. 16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpuraĵoj. 17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael. 18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe. 19 Kaj li aspergos ĝin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos ĝin kaj sanktigos ĝin de la malpuraĵoj de la Izraelidoj. 20 Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron; 21 kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton. 22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton. 23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie. 24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon. 25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro. 26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron. 27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpuraĵon. 28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

29 Kaj tio estu por vi eterna leĝo: en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi. 30 Ĉar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de ĉiuj viaj pekoj antaŭ la Eternulo vi fariĝos puraj. 31 Sabato de plena ripozo ĝi estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne. 32 Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataŭ sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn. 33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos. 34 Kaj tio estu por vi leĝo eterna: pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Ĉapitro 17

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis: 3 Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro, 4 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo. 5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo. 6 Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 7 Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

8 Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon, 9 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.

10 Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo. 11 Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo. 12 Tial Mi diris al la Izraelidoj: Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.

13 Se iu el la Izraelidoj, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, ĉaskaptos beston aŭ birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li elfluigu ĝian sangon kaj kovru ĝin per polvo. 14 Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos. 15 Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura. 16 Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

Ĉapitro 18

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 3 Laŭ la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu. 4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 5 Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.

6 Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon: Mi estas la Eternulo. 7 La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon. 8 La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro. 9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon. 10 La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco. 11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon. 12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro. 13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino. 14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino. 15 La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon. 16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato. 17 La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco. 18 Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo. 19 Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon. 20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi. 21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo. 22 Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo. 23 Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.

24 Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi. 25 Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn. 26 Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi 27 (ĉar ĉiujn tiujn abomenaĵojn faris la homoj de tiu tero, kiuj loĝis antaŭ vi, kaj la tero malpuriĝis); 28 por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi. 29 Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo. 30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laŭ la abomenindaj leĝoj, laŭ kiuj oni agis antaŭ vi, kaj por ke vi ne malpuriĝu per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Ĉapitro 19

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio. 3 Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio. 4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio. 5 Kaj kiam vi buĉos pacoferon al la Eternulo, buĉu ĝin, por akiri plaĉon. 6 En la tago de la oferado ĝi estu manĝata kaj en la morgaŭa tago; sed tion, kio restis ĝis la tria tago, oni forbruligu per fajro. 7 Sed se oni ĝin manĝos en la tria tago, ĝi estos abomenaĵo, ĝi ne plaĉos. 8 Kaj ĝia manĝinto portos sur si sian malbonagon, ĉar li malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermiĝos el sia popolo.

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu. 10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo restigu ilin: Mi estas la Eternulo, via Dio. 11 Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian. 12 Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo. 13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno. 14 Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo. 15 Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu vian proksimulon. 16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo. 17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li. 18 Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo. 19 Miajn leĝojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin. 20 Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera. 21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon kiel pekoferon. 22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis. 23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj. 24 En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo. 25 Sed en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi ĝiajn produktaĵojn: Mi estas la Eternulo, via Dio. 26 Ne manĝu kun sango; ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe. 27 Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo. 28 Entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi: Mi estas la Eternulo. 29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco. 30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo. 31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 32 Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu vian Dion: Mi estas la Eternulo. 33 Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. 34 Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio. 35 Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso. 36 Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 37 Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo.

Ĉapitro 20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Al la Izraelidoj diru: Ĉiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Moleĥ, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per ŝtonoj. 3 Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon. 4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Moleĥ, kaj ne mortigos lin: 5 tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo. 6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo. 7 Sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 8 Kaj observu Miajn leĝojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin. 9 Ĉiu, kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, estu mortigita: sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li. 10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino. 11 Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 12 Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili ambaŭ estu mortigitaj: abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur ili. 13 Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 14 Kaj se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco: per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco inter vi. 15 Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaŭ la bruton mortigu. 16 Kaj se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. 17 Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon. 18 Kaj se iu kuŝis kun virino dum ŝia malsano kaj malkovris ŝian nudecon, li vidatigis ŝian elfluejon kaj ŝi malkovris la elfluejon de sia sango: ili ambaŭ estu ekstermitaj el inter sia popolo. 19 Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon. 20 Kaj se iu kuŝis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo: ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj. 21 Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpuraĵo: la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

22 Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie loĝi. 23 Kaj ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi, ĉar ĉion ĉi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin. 24 Kaj Mi diris al vi: Vi heredos ilian landon, kaj Mi ĝin donos al vi, por ke vi posedu ĝin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj. 25 Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per ĉio, kio moviĝas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn. 26 Kaj estu antaŭ Mi sanktaj, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.

27 Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

Ĉapitro 21

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo; 2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato; 3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi. 4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin. 5 Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn. 6 Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj. 7 Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio. 8 Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin. 9 Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn. 11 Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu. 12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo. 13 Edzinon li prenu al si virgulinon. 14 Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon. 15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 18 Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo, 19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon, 20 nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo. 21 Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio. 22 La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi. 23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.

Ĉapitro 22

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo. 3 Diru al ili: Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktaĵoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpuraĵon, tiam tiu animo ekstermiĝos de antaŭ Mi: Mi estas la Eternulo. 4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aŭ elfluon, tiu ne manĝu la sanktaĵojn, ĝis li puriĝos. Kiu ektuŝis iun, kiu malpuriĝis per mortinto, aŭ kiu havas elfluon de semo; 5 aŭ kiu ektuŝis ian rampaĵon, per kiu li malpuriĝis, aŭ iun homon, de kiu li malpuriĝis per ia lia malpuraĵo; 6 tiu, ektuŝinte tion, estos malpura ĝis la vespero, kaj li ne manĝu la sanktaĵojn, antaŭ ol li estos lavinta sian korpon per akvo. 7 Post la subiro de la suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar tio estas lia manĝaĵo. 8 Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la Eternulo. 9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 10 Kaj neniu laiko manĝu sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu sanktaĵon. 11 Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian panon. 12 Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne manĝu el la levataj sanktaĵoj. 13 Sed se filino de pastro fariĝis vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi. 14 Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon. 15 Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo. 16 Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo, manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael aŭ el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, ĉu ĝi estas promesitaĵo aŭ ĉu ĝi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon, 19 tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj. 20 Neniun beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi plaĉon. 21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aŭ memvole, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, ĝi estu sendifekta, por ke ĝi plaĉu; nenia difekto estu sur ĝi. 22 Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23 Bovon aŭ ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne akiros plaĉon. 24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, deŝiritan, aŭ fortranĉitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; ĉar kriplaĵo estas sur ili, difektaĵo estas sur ili: ili ne akiros al vi plaĉon.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Kiam naskiĝos bovido aŭ ŝafido aŭ kaprido, tiam ĝi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue ĝi povas akiri plaĉon kiel fajrofero al la Eternulo. 28 Sed nek bovon, nek ŝafon buĉu kun ĝia ido en unu tago. 29 Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu ĝin tiel, ke ĝi akiru por vi plaĉon. 30 En la sama tago oni devas ĝin manĝi; ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno: Mi estas la Eternulo. 31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo. 32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin, 33 kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

Ĉapitro 23

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj. 3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo: 5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko al la Eternulo. 6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj manĝu macojn. 7 En la unua tago estu ĉe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos ĝian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto. 11 Kaj li skuos la garbon antaŭ la Eternulo, por ke vi akiru plaĉon; en la morgaŭa tago post la festo la pastro ĝin skuos. 12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan ŝafidon jaraĝan kiel bruloferon al la Eternulo. 13 Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino. 14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgaŭa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 Ĝis la morgaŭa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo. 17 El viaj loĝejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo. 18 Kaj alportu kune kun la panoj sep ŝafidojn sendifektajn jaraĝajn kaj unu bovidon kaj du virŝafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj verŝoferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo. 19 Pretigu ankaŭ unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaraĝajn ŝafidojn kiel pacoferon. 20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kun la du ŝafidoj; ĝi estu sanktaĵo al la Eternulo por la pastro. 21 Kaj proklamu en tiu tago: sankta kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna leĝo en ĉiuj viaj loĝejoj en viaj generacioj.

22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Diru al la Izraelidoj jene: En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno. 25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo. 28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via Dio. 29 Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos el inter sia popolo. 30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter ĝia popolo. 31 Faru nenian laboron; ĝi estu eterna leĝo en viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj. 32 Granda sabato ĝi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la naŭa tago de la monato, de vespero ĝis vespero festu vian sabaton.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 34 Diru al la Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj al la Eternulo. 35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.

37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, buĉoferon kaj verŝoferojn, ĉiun en ĝia tago; 38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom ĉiuj viaj promesoj, kaj krom ĉiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo. 40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaŭ la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj. 41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna leĝo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu ĝin. 42 En laŭboj loĝu dum sep tagoj, ĉiu indiĝeno en Izrael loĝu en laŭboj; 43 por ke sciu viaj generacioj, ke en laŭboj Mi loĝigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio. 44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

Ĉapitro 24

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. 3 Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 4 Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.

5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano; 6 kaj aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo. 7 Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8 En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo. 9 Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.

10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido; 11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12 Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj. 15 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita. 17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu. 18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto. 19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris: 20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li. 21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita. 22 La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 23 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Ĉapitro 25

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn; 4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktaĵoj de la sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn. 9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. 10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. 11 Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj. 12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn. 13 En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo. 14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aŭ se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian. 15 Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi. 16 Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi. 17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 18 Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere. 19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi loĝos sur ĝi sendanĝere. 20 Kaj se vi diros: Kion ni manĝos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktaĵojn? 21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj ĝi alportos produktaĵojn por tri jaroj. 22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi manĝos la produktaĵojn malnovajn ĝis la naŭa jaro; ĝis venos la rikolto de ĝiaj produktaĵoj, vi manĝos malnovajn. 23 Kaj la tero ne estu vendata por ĉiam; ĉar al Mi apartenas la tero, ĉar vi estas fremduloj kaj pasloĝantoj ĉe Mi. 24 Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.

25 Se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la venditaĵon de sia frato. 26 Kaj se iu ne trovos por si reaĉetanton, sed li mem fariĝos sufiĉe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reaĉeti, 27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restaĵojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado. 28 Sed se li ne havos sufiĉe, por redoni al li, tiam lia venditaĵo restu en la manoj de la aĉetinto ĝis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro ĝi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

29 Kaj se iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro, tiam ĝi estas reaĉetebla ĝis la fino de jaro post ĝia vendo; en la daŭro de jaro ĝi estas reaĉetebla. 30 Sed se ĝi ne estos reaĉetita antaŭ la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo ĉirkaŭita de muro, restas por ĉiam ĉe ĝia aĉetinto en liaj generacioj; ĝi ne foriras en jaro jubilea. 31 La domoj en la vilaĝoj ne ĉirkaŭitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reaĉeti, kaj en jubilea jaro ili foriras. 32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto. 33 Se iu elaĉetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aŭ la urba posedaĵo foriras en la jubilea jaro; ĉar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedaĵo inter la Izraelidoj. 34 Kaj la kampoj ĉirkaŭ iliaj urboj ne estu vendataj, ĉar tio estas ilia porĉiama posedaĵo.

35 Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi. 36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi. 37 Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon. 38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

39 Kiam malriĉiĝos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne ŝarĝu lin per laborado sklava; 40 kiel dungito, kiel pasloĝanto li estu ĉe vi; ĝis la jubilea jaro li servu ĉe vi; 41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaŭ liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedaĵo de siaj patroj. 42 Ĉar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn. 43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion. 44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; el ili aĉetu sklavon kaj sklavinon. 45 Ankaŭ el la idoj de la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi, el ili vi povas aĉeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas ĉe vi kaj kiuj naskiĝis en via lando; ili povas esti via posedaĵo. 46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porĉiaman posedaĵon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

47 Kaj se fremdulo aŭ pasloĝanto ĉe vi estos bonstata, kaj via frato malriĉiĝos antaŭ li kaj vendos sin al la fremdulo aŭ pasloĝanto ĉe vi aŭ al ido de familio de fremdulo: 48 post la vendo restas al li rajto de elaĉeto; iu el liaj fratoj elaĉetu lin. 49 Aŭ lia onklo, aŭ filo de lia onklo elaĉetu lin, aŭ iu el lia parencaro, el lia familio elaĉetu lin; aŭ se lia stato sufiĉos, li mem sin elaĉetos. 50 Kaj li faru prikalkulon kun sia aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li. 51 Se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton pro si el la mono, pro kiu li estis aĉetita. 52 Se restas malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elaĉeton. 53 Kiel laŭjara dungito li estu ĉe li, kaj ĉi tiu ne regu lin kruele antaŭ viaj okuloj. 54 Kaj se li ne elaĉetiĝos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj. 55 Ĉar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Ĉapitro 26

1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la Eternulo.

3 Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, 4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn. 5 Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando. 6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon. 7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo. 8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo. 9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi. 10 Kaj vi manĝos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova. 11 Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. 12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo. 13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros ĉiujn ĉi tiujn ordonojn; 15 kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos. 23 Se ankaŭ per tio vi ne humiliĝos, sed plue agos kontraŭ Mi: 24 tiam ankaŭ Mi agos kontraŭ vi, kaj Mi ankaŭ frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.

27 Kaj se vi malgraŭ tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraŭ vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi manĝos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi manĝos. 30 Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri ĝi viaj malamikoj, kiuj ekloĝos sur ĝi. 33 Kaj vin Mi disĵetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco ĝi ripozos, kiom ĝi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi loĝis sur ĝi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaŭ viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formanĝos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortiĝos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaŭ pro la pekoj de siaj patroj ili senfortiĝos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaŭ Mi iris kontraŭ ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiliĝos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam ĝi dezertiĝos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, ĉar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn leĝojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; ĉar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antaŭuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaŭ la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio: Mi estas la Eternulo.

46 Tio estas la leĝoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Ĉapitro 27

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu faros sanktan promeson dediĉi animon laŭ via taksado al la Eternulo, 3 tiam via taksado devas esti: pro virseksulo en la aĝo de dudek jaroj ĝis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da arĝento laŭ la sankta siklo. 4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj. 5 Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj. 6 Se tio estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da arĝento. 7 Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj. 8 Kaj se li estas tro malriĉa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu lin: konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

9 Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam ĉio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta. 10 Oni ne devas ĝin ŝanĝi nek anstataŭigi ĝin, bonan per malbona aŭ malbonan per bona; se tamen iu anstataŭigos bruton per bruto, tiam ĝi kaj ankaŭ ĝia anstataŭigito fariĝu konsekrita. 11 Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaŭ la pastro; 12 kaj la pastro taksos ĝin, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel taksos la pastro, tiel ĝi estu. 13 Se la promesinto volos ĝin elaĉeti, li aldonu kvinonon al via takso.

14 Se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona; kiel la pastro ĝin taksos, tiel ĝi restu. 15 Sed se la dediĉinto volos elaĉeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj ĝi restos lia.

16 Se el sia posedata kampo iu dediĉos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al ĝia semitaĵo: pro semitaĵo en la kvanto de ĥomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da arĝento. 17 Se de jubilea jaro li dediĉas sian kampon, tiam la afero restu laŭ via taksado. 18 Sed se post la jubilea jaro li dediĉos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laŭ la jaroj, kiuj restas ĝis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso. 19 Se la dediĉinto volos elaĉeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laŭ via taksado, kaj ĝi restos lia. 20 Sed se li ne elaĉetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam ĝi ne estos plu elaĉetebla. 21 Kaj tiu kampo, kiam ĝi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita: ĝi fariĝos posedaĵo de la pastro. 22 Kaj se iu dediĉos al la Eternulo kampon, kiun li aĉetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedaĵo, 23 tiam la pastro kalkulu al li la takson ĝis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo. 24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni ĝin aĉetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero. 25 Ĉiu via taksado estu laŭ la sankta siklo: el dudek geroj konsistu la siklo.

26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dediĉu: ĉu ĝi estas bovo, ĉu ĝi estas ŝafo, ĝi apartenas al la Eternulo. 27 Se ĝi estas bruto malpura, tiam oni devas elaĉeti ĝin laŭ via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se ĝi ne estos elaĉetita, oni vendu ĝin laŭ via taksado.

28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo. 29 Ĉiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elaĉetita; li devas morti.

30 Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo. 31 Se iu volos elaĉeti ion el sia dekonaĵo, li aldonu al la valoro kvinonon. 32 Kaj ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj, el ĉio, kio pasas sub la bastono de paŝtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo. 33 Oni ne devas esplori, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, kaj oni ĝin devas ne anstataŭigi; se iu ĝin anstataŭigos, tiam ĝi kaj ĝia anstataŭaĵo estu sanktaĵoj kaj ne estu elaĉetataj.

34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.


Êíè�î

[X]