Книго

---------------------------------------------------------------
     

© Copyright Victor Pelevin

     Date: 06 Jun 2000
     

© Copyright Tradukis el la rusa Alex Tolmachoff ([email protected]), junio 2000

     La rakonto unue aperis en revuo "Nauka i religija" (Scienco kaj religio) n-ro 12, 1989.
---------------------------------------------------------------
     La fabeleto
     Je  la 4-an  de  majo  1912 al  sorcxisto Ignato  alvenis kiel gasto la
ortodoksa pastro  Arsenikumo.  Dum  Ignato klopodis  kun  samovaro,  elmetis
mielkukojn,  la gasto  purigis la nazon cxe vestpendilo,  longe  demetis  la
galosxojn,  sinkrucis  kaj ekspiris.  Poste li  sidigxis  sur  la randon  de
tabureto,  eltiris el sub pastrvestajxo  la rugxan kartonan tekon, malfermis
gxin kaj familiare diris al Ignato:
     - Rigardu nu, kion mi verkacxis!
     -  Estas interese,  -  diris Ignato,  prenante la unuan  folion, -  cxu
lauxte legi?
     - Tute ne! - ektimigite eksiblis la pastro. - Sensone!
     Ignato komencis legi:
          
Diroj de Sankta Feoktisto
     -  "Ho,   homoj!  -   diris  Sankta  Feoktisto,  skuante   la  nodhavan
pilgrimbastonon. - Kristo sinaperigis por mi, tio vere okazis. Li ordonis ke
mi elvenu al vi kaj pardonpetu. Nenio ja sukcesis".
     - Ha, ha, ha!  -  ekridis Ignato,  sed mem  pensis: "Tio  ne senintenca
estas". Tamen neniel reagis.
     - Kaj cxu vi havas alian? - demandis li anstataux tio.
     - Jes! - la pastro donis al Ignato la alian folion kaj tiu legis:
          
Kiamaniere Mikaelo Ivanovich frenezigxis kaj mortis
     "Kien ajn mi irus, - pensis  Mikaelo Ivanovich, dum mirate sidigxis sur
la divanon,  - tie nepre estas  almenaux unu frenezulo.  Sed nun finfine  mi
estas sola..."
     "Kaj  krome,  - dauxre pensis  Mikaelo Ivanovich, dum mirate sin turnis
direkte  al fenestro,  -  kie  ajn mi estus, tie nepre  estas  almenaux  unu
mortinto. Sen nun mi estas sola, dank'al Dio..."
     "Venis la tempo, - diris  al si Mikaelo Ivanovich, dum mirate malfermis
la fenestrsxutron, - pripensi pri la plej cxefa..."
     "Ne, certe, ne  senintenca  tio  estas", -  decidis  Ignato, sed refoje
neniel reagis kaj anstataux tio diris:
     - Estas interese. Sed la cxevideo ne estas bone komprenebla.
     - Tre facile estas, - respondis la pastro, dum arogante  palpebrumis, -
la afero estas en  tio ke antaux  la morto ja venas mallonga frenezstato. Ja
la ideo de morto estas netolerebla.
     - "Ne, - pensis Ignato, - ion li certe iniciatas".
     - Kaj jen estas la alia, - gxoje diris la pastro kaj Ignato tralegis:
          
Rakonto pri blato Jxuo
     La blato Jxuo firme movigxas renkonten al la morto.
     Jen estas la veneno. Necesas halti kaj sin turni flanken.
     "Sukcesis. La morto sekvos", - pensis la blato Jxuo.
     Jen oni  versxas  la bolantan  akvon.  Necesas elturnigxi  kaj  forkuri
subtablen.
     "Sukcesis. La morto sekvos", - pensis la blato Jxuo.
     Jen  el  la  cxielo  aperis  kalkunumo  kaj,  pligrandigxante,  impetas
malsupren. Elturnigxi jam ne eblas.
     "La morto", - rimarkis la blato Jxuo.
     Ignato levis la kapon. Eniris iuj kamparanoj sxafofelvestitaj, kasxante
malantauxen la grandajn rustkovritajn hakilojn.
     - La pordon  malriglis... Kompreneblas. Mi  ja  pensis ke tro longe  vi
demetis sxuojn, - diris Ignato.
     La pastro kun digno glatigis la barbon.
     - Nu, kion vi volas? - severe demandis Ignato la kamparanojn.
     -  Jen,  -  konfuzigxinte  kaj  transpasxante  samloke   respondis   la
kamparanoj, - mortigi  vin ni intencas. Socio decidis.  Socio cxiam mortigas
sorcxistojn.
     "Socio, socio... - kun malgxojo pensis Ignato, solvigxante  en aero,  -
socio mem delonge estas mortigita fare de la propraj sorcxistoj".
     - Fek! - kracxis la pastro kaj sinkrucis. - Denove ne sukcesis...
     - Cxu eblas tiamaniere  mortigi, - diris iu el la kamparanoj, purigante
la nazon per maniko. - Ikono ja necesas.
Книго
[X]